Kiel krei ekzercojn
Por krei novan ekzercon vi devas unue registriĝi kaj ensaluti en la retejo.
Ekzerco povas esti kunmetita en multoblaj unuoj. Vi povas aldoni unuojn alklakante "+ ALDONU UNION" (3). Estas malsamaj specoj de ekzercoj sed en ĉiu unuo vi povas uzi nur la saman specon. Se vi volas miksi malsamajn specojn de demandoj en ekzerco, vi devos fari apartajn unuojn por ĉiu speco de demandoj, kiujn vi volas.
Kiel vi povas vidi maldekstre, estas multaj malsamaj specoj de unuoj. Sed ĉefe, ni povas grupigi ilin al 3 familioj: frazoj kun truoj plenigendaj, demandoj kun multoblaj elektoj kaj kongruaj aŭ ordigaj demandoj.
En ekzercoj kun frazoj kun truoj plenigendaj vi povas proponi solvojn, el kiuj oni elektas. (Almenaŭ unu ĝusta respondo kaj unu falsa estu prentataj.) Aŭ vi povas lasi la kampon malferma por ke la persono respondanta la demandon kompletigu ĝin tajpante la respondon. En ĉiu kazo, vi devas indiki la ĝusta(j)n respondo(j)n kreante la demandon.
En ekzercoj kun multoblaj elektoj unu aŭ pluraj solvoj povas esti korektaj. Kreante la ekzercon, vi devas indiki la ĝusta(j)n respondo(j)n.
Por kongruaj aŭ ordigaj demandoj, vi havos la elekton doni priskribojn aŭ demandojn aŭ bildojn aŭ eĉ sonojn kaj vortojn aŭ respondojn, kiuj rilatas al la donitaj eroj. La lernantoj devos parigi la erojn kun la respondoj aŭ se vi elektis la ordigan demandon, ili devas prezenti ilin en la ĝusta ordo.
Vi povas trovi pliajn klarigojn por ĉiu familio klakante sur la langetoj supre de ĉi tiu paĝo.